Rizervu la 15an de decembro 2019 : okaze de la Monda Esperanto-tago (Zamenhofa tago), por la 41a fojo organizata de la Kultura Cirklo de Esperanto de Avinjono.

Jen la programo:

  • 9a: akcepto de la partoprenantoj
  • 10a: Prelego de Sylvaine Lemagadure pri La graveco de aŭtobiografia transdono. Rakonti sian vivon. Kiucele? Kiamaniere? Kion? Avantaĝoj kaj malfacilaĵoj. La diversaj aspektoj de tiu ne senkonsekvenca ago.
  • Posttagmeze: Ni provos prezenti novan programon por distri vin. Estus bone, ke vi kunportu krajonon kaj frotgumon.

Ne forgesu la limdaton (la 8an de decembro) por aliĝi per la kunligata dosiero. Post tiu dato, eblos manĝi en proksima kafeterio.

  • Aliĝkotizo: 6€
  • Tagmanĝo: 20€

La loko

Chemin de la Souvine
Quartier Montfavet
84140 Avignon

Koordinatoj GPS: 43.92642,4.86562

[marker-osm lang="eo" bbox="4.861316084861755%2C43.92443841338135%2C4.869925975799561%2C43.928394762280234" lat="43.92642" lon="4.86562" /]

Historio de la Zamenhofa tago / Monda Esperanto-Tago

La origino de ĉi tiu festo komenciĝas en la 1920aj jaroj, kiam laŭ propono de intelektuloj kaj aktivuloj (inkluzive Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro, naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof estis elektita kiel la festotago de Esperanto. La 15-an de decembro 1878, kiam li 19-jariĝis, Ludwik Zamenhof prezentis al siaj amikoj skizon de la projekto, kiu kelkajn jarojn poste naskis Esperanton. Do, jes en 2019, oni festas la 160-jariĝon de L.L. Zamenhof.

Nun la Monda Esperanto-Tago estas markita de organizado de festaj eventoj (koncertoj, spektakloj, aŭ manĝoj inter Esperanto-parolantoj). Kutime ankaŭ multaj esperantistoj aĉetas novan libron skribitan en Esperanto aŭ interŝanĝas donacojn ĉiuspecajn, kiel esperantajn librojn.