Dimanĉe la 28an de junio, do po kelkaj tagoj somere kaj ne printempe samkiel kutime ;), ni kuniĝis por la ĉiujara pikniko.

Post rendevuo je la 11a en Malaucène, ĉe la preĝeja placo, ni iris pikniki sub ombro de arboj de Groseau. Poste ni supren veturis por marŝi freŝe apud Mont Serein, tiel ni profitis la belan vidpunkton de Contrat.

Revenante, ni haltis ĉe la preĝejo de Groseau por spekti la belan aspekton (la konstruaĵo de 11a jarcento estis ŝlosita) kaj viziti la preĝejon (14a jarcento) de Malaucène.

[marker-osm lang="eo" bbox="5.10392189025879%2C44.1422434918113%2C5.192327499389649%2C44.19149750367102" lat="44.1669" lon="5.1481" /]

Por memoro, en 2019, ni estis en Graveson.