Nia asocio

Kreita en 1951, la kultura esperanto-centro de Avinjono celas instruadon de esperanto, ĝian praktikon kaj dissendon.

Niaj aktivadoj

De oktobro ĝis junio, vi povas partopreni niajn ĉiusemajnajn kursojn por lerni esperanton. Ili okazas ĉiuvendrede inter la 14a kaj la 20a, krom dum lernejaj feritagoj, ĉe ESC Croix des oiseaux, 28 avenue de la Croix des Oiseaux en Avinjono. Pliaj detaloj pri horoj kaj programo.

  • Tutjare, ĉiuvendrede je la 14a la cirklo renkontiĝaj ĉe ESC Croix des oiseaux.
  • Januare, ni kuniĝas ĉirkaŭ reĝkuko.
  • Meze de junio, ni foriras por pikniko.
  • Meze de decembro, ni ĝuas la naskiĝdatrevenon de Zamenhof organizante la Mondan Esperanto-tagon : prelego, teatraĵo, librovendejo kaj manĝo!
  • Ne maltrafu niajn aktualaĵojn.

Gazeto estas eldonita en oktobro, decembro, marto kaj majo por niaj membroj (kotizo 20€) aŭ abonantoj (5€).

Renkonti nin

Espace Social et Culturel de la Croix-des-Oiseaux
28, Avenue de la Croix des Oiseaux
84000 AVIGNON

Koordinatoj GPS: 43.9335,4.82352

Uzu la formularon por kontakti nin.