Meze de junio, ni kunvenis por nia kutima jara pikniko.

Unŭe, ni vizitis la muzeon de la aromoj kaj de la parfumo en Graveson.Tie ni malkovris maljunajn distililojn, kiuj produktis volatilajn oleojn.

Ni vidis ankaŭ rarajn kaj grandvalorajn flakonojn, kiuj entenis tiujn oleojn kaj delikatajn parfumojn.

muzeo de la aromoj kaj de la parfumo

Poste, ni piknikis apud abatejo de Sankta Mikaelo de Frigolet. Vetero estis belega.

Fine de la renkontiĝo, ni vizitis la abatejon kaj ĝian preĝejon.

pikniko kaj Frigolet