Ekde sia kreado, post la forumo de asocioj 2019, nia retejo estis gastigita de la asocio Framasoft pere de la servo FramaSite. Tiu servo estis tute utila kaj ni dankas ilin por ebligi konigon de la asocio rete. Bedaŭrinde kelkaj monatoj poste, Framasoft anoncis limigon de siaj servoj kaj ĉeson de FramaSite en julio 2021, tiel translokiĝo estis deviga.

En 2021, Bee Home proponas senpagan oferton gastigi la saman sistemon por administrado de enhavo Grav, kiun nia retejo uzis antaŭe ĉe FramaSite.

Multajn dankojn al Thomas Bourdon por lia rapida akcepto kaj helpo daŭrigi la ekkonon de nia asocio!

Do nia retejo ŝanĝis sian adreson de https://esperanto-avignon.frama.site/ al https://esperanto-avignon.bee.wf/, kaj post kelkaj adaptoj la tuta enhavo aperas preskaŭ same en tiu nova adreso denove.

La nova adreso estis konigita ĉe serĉiloj danke al robots.txt, sitemap, Google Search Console, Bing Webmaster Tool. Ne forgesu ŝanĝi viajn legosignon.